Nobel-premio pri Fiziko en 1999

La Nobel-premion pri Fiziko en 1999 ricevis Gerardus 't Hooft, de la Universitato de Utrecht (Nederlando) kaj Martinus Veltman, antaûe profesoro de la Universitato de Michigan (Usono).

Veltman naskighis en 1931, kaj 't Hooft en 1946. Ilia laboro, kiu meritis la premion, temas pri la celo atingi unuigitan sistemon por chiuj fizikfortoj. Tiu laboro apartenas al tradicio en esplorado pri Fiziko, chirkaû la serchado de subestantaj similajhoj aû simetrioj inter shajne malsimilaj fenomenoj, kaj la formaligo de la trovajhoj per eleganta -kaj altnivela- matematika lingvajho. Historia samklasa ekzemplo estis la laboro de James Clerk Maxwell unuiganta elektrajn kaj magnetajn fenomenojn en ununuran elektromagnetan realajhon.

El la 20a jarcento, oni kunmetis Kvantuman Mekanikon kaj Specialan Relativecon, kaj la rezulto estas la Kvantum-kampa Teorio. Tiu-chi teorio sukcese klarigis plurajn fenomenojn, ekzemple kiel partikloj povas esti kreitaj kaj malkreitaj, kaj kiamaniere nestabilaj partikloj povas malkomponighi. Tamen tiu teorio ankaû permesis elkonkludi absurdajhojn, kiujn nur estis forigitaj post la laboro de Richard Feynman kaj Julian Schwinger per procezo nomita "renormaligo" atinginte la Teorion de Kvantuma Elektrodinamiko, kiun multaj sciencistoj konsideras "la plej preciza teorio ghis nun atingita en la scienco".

Oni poste disvolvis la unuighon de Elektra forto kun alia fundamenta partiklo-nivela forto nomata "Malforta", atinginte la Elektro-malfortan Teorion. Sed tiu-chi teorio, kvankam ankaû sukcesa havis similan problemon, montrante foje infinitajn kvantojn sensence. Nu, la verko de 't Hooft kaj Veltman estis la forigo de tiuj problemoj per alia "renormaligo" kiu reprezentas la solvon de granda matematika malfacilajho. Matematike ni diru ke la chefa diferenco inter la laboro de Feynman/Schwinger kaj tiu de 't Hooft/Veltman estas ke la unua estis pri renormaligo de teorio de "Abelisma" klaso (nomo laû norvega matematikisto Abel), do, kie la ordo en la apliko de transformoj ne gravas, sed la verko de 't Hooft/Veltman estas renormaligo de ne-Abelisma teorio, en kiu la rezulto de aplikado de transformo "A" kaj poste transformo "B" estas malsimila al la rezulto de apliko de transformo "B" kaj poste "A".